{"id":5810,"date":"2020-03-30T13:34:43","date_gmt":"2020-03-30T12:34:43","guid":{"rendered":"https:\/\/letrat.eu\/?p=5810"},"modified":"2024-04-10T14:08:43","modified_gmt":"2024-04-10T13:08:43","slug":"sg-la-adiauaj-suoj-2012-enesperantigis-bardhyl-selimi","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/letrat.eu\/?p=5810","title":{"rendered":"SG &#8211; La adia\u016daj \u015duoj, 2012 (Enesperantigis Bardhyl Selimi)"},"content":{"rendered":"<p><strong>La adia\u016daj \u015duoj<\/strong><br \/>\nSenad Guraziu, 2012 (Enesperantigis Bardhyl Selimi)<\/p>\n<p>\u201c<em>La virina koro similas al oceano plenplene de sekretoj<\/em>&#8230;\u201d &#8211; Titanic<\/p>\n<p>La vespero havis ion vintrecan en si mem, tion Zgjim ne komprenis sed li havis ian senton kvaza\u016d tio estis vespero du-tri tagojn anta\u016d Kristnasko, vespero kun ne\u011doflokoj ie en Birmingamo, de kie li venis. Pasis jam 7-8 jaroj ke li vivas tie. Tamen ne, tio estis fre\u015da septembra vespero, ordinara Pri\u015dtina vespero. Bazite sur la mesa\u011doj de Zana, tio estis la dua tago je fre\u015deco post kelkaj monatoj da sekeco kaj varmego.<br \/>\nFakte, la Kosova \u0109efurbo, asfiksite pro betono, estis same tiel asfiksite de pulvoro. Simile al la semajno anta\u016de, al la monato pli frue. Tamen pluvetis &#8211; la\u016d Zana. Ne mencio pri la pluvo post tiom da monatoj plene de varmego povus konsideri\u011di kiel ia falsigo&#8230; a\u016d klara mensogo de \u0109i tiu rakonto.<br \/>\nLa butiko kie ili alvenis ne estis speciale por la \u015duoj. Mem Zgjim ne certis \u0109u \u011di povus nomi\u011di \u201cbutiko\u201d, ia Jumbo-butiko, ia ega-super-butiko&#8230; Ia \u0109ina malplenigita fabriko transformi\u011dinte al butiko por \u0109iuj varoj kune de Rumanio, \u0108inio, Bulgario, Turkio&#8230; \u0108iuj markoj \u201cnemerkataj\u201d je la stilo la\u016d\u0109ina arigitaj en unu loko.<br \/>\nLa plej granda butiko de la postmilita E\u016dropo por konfortaj \u015duoj, kvankam tie oni vendis ne nur \u015duojn. Iun pli grandan, samkiel iun butiko &#8211; deponejon sen randoj, li neniam estis vidinta dum sia vivo.<br \/>\nPli da spaco ne postulas e\u0109 la foiro de Frankfurto, nek iu Aero-Montrejo en Parizo, nek mem \u201c la seksoludiloj\u201d en la foiro de Londono, Amsterdamo, Tokio &#8211; li pripensis ridetante dum li rigardadis la longajn \u015drankojn senlimajn de la butiko.<br \/>\nLa trafiko estis same asfiksita, kelkaj pa\u015doj anka\u016d la \u0125aoso de la urba kolono reflekti\u011dis denove sur la vitroj, kvaza\u016d denove tiu enuigita virino de la preterpasanta a\u016dto malrekti\u011dis sur ties vitro. Sed al Zgjim pla\u0109is \u201cla malrapideco\u201d, li neniom \u0109agreni\u011dis pro la trafiko, \u0109ar tiuj momentoj \u0109iam pli multe elektrizi\u011dis per sia romantikeco, profumo.<\/p>\n<p>Li e\u0109 ne atentis pri io alia ekstere. La tuta lia mondo, fizike, anime kaj mense estis tie en la a\u016dtovesto. La muziko estis ne nur konsolo por la trafikdenseco kaj pro fakto ke la a\u016dtoj estis degenerintaj kiel la konfuzitaj testudoj de la parko en Germio, la muziko samtiel estis ia trankviligilo de iliaj sentoj.<br \/>\nZana mem provis kelkfoje trovi ion pli \u201cagrablan\u201d. Lastan fojon, tu\u015dinte la butonojn..\u015di signogestis anka\u016d al li ke finfine estis kontenta pro la melodio. Nek \u015di estis stre\u0109ita, kontra\u016de, tre rilaksita. Aspektis kiel iom malpeza, kiel kotona bela masko, kiel Barbi-pupo sidanta ne tie en la sidloko sed suspende en la aero. Fojfoje ridetis, per unu mano sur la stirilo kaj la alian \u015di enigis inter liaj manplatoj, rigardis lin kaj donacis la tutan rideton nur al li.<br \/>\nTion \u015di diris per la plej dol\u0109aj okuloj de la mondo, per la plej belaj kiujn Zgjim estis iam vidinta.<\/p>\n<p>***<br \/>\nTiun vesperon, Zana a\u0109etis por li la adia\u016dajn \u015duojn, a\u016d pli precize, ili a\u0109etis kune. \u015ci preska\u016d insistis, kvaza\u016d tiom multe estis entuziasmigita por a\u0109eti \u015duojn por li. Zgjim apena\u016d povis kontra\u016dstari al iu Zana, kiel oni povus kontra\u016dstari la esprima\u0135on de \u015dia viza\u011do, kiu brilis kaj lumplenigis tutan lian esta\u0135on.<br \/>\nAl Zgjim tio \u015dajnis an\u011dela viza\u011do sur la pentra\u0135oj, pura, hela, varma. Ne \u015dajnis tiel nur \u0109ar li amis \u015din, nur \u0109ar li sentis pri \u015di. La\u016d li, \u015dia rideto iel tiel donis lumon anka\u016d al la vojo anta\u016den, eble pli ol la a\u016dtoprojektiloj. \u015ci mem estis tia, simple pro naturo estis bela esta\u0135o, fre\u015da, satigita je dol\u0109eco. \u015cia vo\u0109o, la varmeco de la rideto tenis lin, ekde tagoj, \u201cebriita\u201d, neniel mensklara. Sed nun la dol\u0109a vo\u0109o sor\u0109igis \u015din eksterordinare kaj la sonoj de \u201cLa sekreta \u011dardeno\u201d elektitaj de \u015di, kvaza\u016d retroiris surfone por ke profunde rifu\u011du ie en la malnovaj \u015duoj survestitaj, a\u0109etitaj anta\u016d du monatoj. Post kelkaj momentoj, oni donacus novajn \u015duojn, kiujn li bone sciis ke estos la adia\u016daj \u015duoj.<\/p>\n<p>Tamen Zana ne sciis \u0109i tiun detalon.<br \/>\nKaj kun la \u0109agreno \u011disrande maskita, li \u0135uris ke survestus ilin \u011duste tiun tagon de la ekiro, tagon de la adia\u016do, kvankam la precizan tagon ne sciis. Li sciis ke sin disigus de kelkiu multe amata de li, por kiu li e\u0109 mortus. La tutan vivon li ekspektis renkonti \u015din, li povus morti en kiu ajn tempo por \u015di. Tiom li sciis nun, kaj kvaza\u016d ne volis scii ion pli.<br \/>\nSed li sciis anka\u016d ke neniam rilatus kun \u015di eble serioze. Zgjim kredis en la amo, kredis tre multe. La pasinto de Zana, tion kvaza\u016d igis neebla. Kvaza\u016d io estis stampinta \u0109e li ke tio simple \u201ckredis al nenio\u201d, kvaza\u016d io el \u015dia son\u011do estis balanci\u011dinta iamtempe, estis malaperinta. Ne sentis \u015di pri serioza rilato krom la beda\u016dro. Li tion sciis, e\u0109 sentis, bone komprenis.<br \/>\nZana havis vundi\u011dintan koron du-tri fojojn kaj apena\u016d \u201ca\u016ddacis\u201d ekpensi pri la amo, tio kvaza\u016d terurigis. Zgjim estis a\u016ddinta \u0109iujn ties \u201chistoriojn\u201d, nun estis nur bonsortulo por ricevi la \u015duojn. Estis bonsortulo ek\u011dui dum kelkaj tagoj la profumon kaj la varmecon \u015dian. \u015ci farus \u0109ion por li, donacus \u0109ion dum kelkaj tagoj, kaj e\u0109 la \u201ckoron\u201d. Ne nur \u0109ar mem \u015di nenion perdus, sed anka\u016d \u0109ar \u015di eksentis iom da beda\u016dro, \u015di konis koron de li.<br \/>\nZana simple estis manipulinta \u201ciom\u201d per liaj sentoj. Estis manipulinta anka\u016d lin, samkiel anka\u016d sin, ne volante vundigi- a\u016d, ne pensante bone ke \u015di povus vundigi. Volis ekhavi la vivon kiel \u015di perceptis \u011din, plenigi \u011din per traviva\u0135oj kiuj estis ne eblaj kiam ne estis \u201clibera\u201d. Por \u015di \u0109io estis tiel kiel estis, flua\u0135o de la vivorivero.<br \/>\nLa konati\u011do kun Zgjim estis samtiel ia \u201csomeramo\u201d, spontanea aventuro, \u201cpor plezuro\u201d kiel ofte diradis \u0109i tiun esprima\u0135on en la konversacioj, rilate al \u0109io.<br \/>\nLastajn monatojn \u015di estis elvolvinta kelkajn siajn revojn al li. Parolis longe pri siaj disfaloj kaj nesorteco. A\u016d pli \u011duste: parolis pri \u0109io, pri miliono da sekretoj. E\u0109 anka\u016d pri la plej ka\u015dita\u0135ojn de sia koro, krom du-a\u016d tri kozoj silentigitaj. Ekzemple, \u015di ne rivelis la motivon de la \u201cri\u0109eco\u201d, kiu nun estis la centra moviga forto de sia amo.<br \/>\nRivelis nek la fakton ke li ne estis la sola pormomente \u201camikeca rilato\u201d. Do, la \u0109efajn kozojn \u015di ja ne menciintis. Ne \u0109ar Zgjim estis naivulo, sed post longaj monatoj de inter\u015dan\u011do de sekretoj anka\u016d Zana havis okazon ekkoni lian koron. Tiumomente, rememoris pri maljunulino de \u201cTitaniko\u201d de James Cameron, la tuta filmo fakte estis ia konfeso de la bela protagonistino, nun en profunda maljuneco, surborde de la esplora \u015dipo. Rememoris pri \u015diaj vortoj, \u201cla koro de la virino similas al oceano plene de sekretoj, sennombraj sekretoj ka\u015ditaj en ties koro\u201d.<br \/>\nPlimalpli, por Zgjim \u0109io estis klarigite. Ekzistis nur iom da diferenco inter la reala\u0135oj kaj iliaj mondkonceptoj, li apena\u016d havis motivojn nek kondi\u0109ojn, li povis ami anka\u016d tiel envane, senpostuleme.<br \/>\nTiel kiel iris la aferoj, li simple devus kontenti\u011di je tiome, pluresti amikoj..sed anka\u016d \u201camikoj\u201d dividantaj la sekretojn kaj plezura\u0135ojn, kiun ajn sekreton. Kial ne e\u0109 pli ol tiom, se bezonate. La\u016d Zana tio estis amikeco kaj \u201cameco\u201d moderna, kune. Io, ke se vi havas liberon kaj ne ekzistas rezono por plipretendi, ne estas malebla.<br \/>\nZana, en multaj aferoj, kvaza\u016d estis \u201cerare influita\u201d de serialoj je tipo \u201cSekso kaj la urbo\u201d. Kvankam ne estis tiel, Zgjim simple ma\u0109adis tion en sia kapo. Se oni paraleligus la \u201canta\u016denirintan feminismon\u201d de Novjorka libera virino al la kli\u015deoj de la \u201cModerna Familio\u201d, eble oni akirus la Pri\u015dtinan version de la \u201cSekso kaj la urbo\u201d, kaj kial ne, anka\u016d Tirana-n version. Nin \u015dajnigus ke \u201cla libero\u201d neniel estis malrekti\u011dinta en \u015diaj revoj, kaj nek \u201creflektita\u201d malbone en la realo de la Kosova metropolo. \u011ciaj standardoj koincidus finfine al la \u201cidealistiko\u201d, al la Novjorka utopismo pri la etikoj altruditaj de la \u201celiteca aristokratio\u201d, \u0109ar \u0109io absorbi\u011das a\u016d falas en la centran standardon de la naturo mem- de la porekzista milito.<br \/>\nLa naturo kaj la elituloj de la okcidenta avangardo, certe, ekiras de la samaj premisoj. Ekzemple, en la Naturo, \u0109io diktita de \u011diaj le\u011doj konsistas en tio, kiel atingi la statuson de la \u201cleonino\u201d a\u016d \u201cleono\u201d, poste oni povas piedpremi \u0109iujn normojn kaj le\u011dojn de la ekosistemo, povas ilin neglegti, redizajni..eksperimenti la\u016dpla\u0109e kaj la\u016d kiu ajn ideo en la kapoj de la leoneca elito. La aristokrata elito kreas modernan homon en Novjorko, Parizo, Londono, Tokio&#8230; modernan homon kiel ni konas, kiel \u011di prezenti\u011das en la serialoj, en la filmoj de Holivudo, en la romanoj, reklamoj en miliono da revuoj de la mondo.<br \/>\nKreas \u011din diktante la normojn, etikojn, emojn, politikojn, kulturon, modon kaj \u0109ion, milionon da kozoj, sennombre da kozoj. Anka\u016d la \u201cModerna Familio\u201d kaj kiu ajn versio plej anta\u016denirinta el la Pri\u015dtina morga\u016do, la samon faras, kompreneble la\u016d Kosova \u201crimeno kaj po\u015do\u201d koncerne la anta\u016denirojn. La samon faras anka\u016d Top Channel per ties neoriginaleco (estu e\u0109 la unuaj en \u011dia klaso kiel kopiulo) per mil kaj unu kopia\u0135oj, \u201clua\u0135oj\u201d kaj plagiata\u0135oj. Tamen ne nur ili, la leganto mem analizu iom pli profunde mem la nomon TV-Klan kaj tuj klari\u011dos, ne bezonante pluen analizi. La samon faras Arjan \u0108ani per sia \u201cLibera Zono\u201d elsarkante la vojon al la eliteca junularo, hardante ties modernajn \u201cstandardojn\u201d. Tiel agas anka\u016d MTV je nivelo tute\u016dropeca ekde la jaroj 90&#8230; se mi ne eraras pri ilia iniciato.<br \/>\nTiel diktas la reguloj de kiu ajn anta\u016denirinta socio, same en Parizo, en Pri\u015dtina, en Birmingamo. Je vortokaze, estus absurda se tio koncernus al la montaranoj de Qyqalla, a\u016d malri\u0109uloj tie kie bojas la hundoj de Rezalla, ke oni proponu ideojn al la Pri\u015dtina leoneca elito&#8230; A\u016d el la kotplenaj getooj de Tirana, kelkiu kiel virkoko vendu siajn mensoglobetojn kvaza\u016d kaprofeka\u0135ojn de la kooperativo de Llakatundo al la elituloj de Bloko-kvartalo, bah, sensensa\u0135o!<br \/>\nZgjim apena\u016d estis \u201c\u015dokigite\u201d de iu ajn detalo de la kono pri la realo, nek de la kozosekvado koncerne lian romancon, sed \u0109iam pli, tagon post tago, li sentis sin trafite de abrupta doloro. Kvaza\u016d li estis konvinkite ke neniam eskapus al sia nesorteco. Iumomente, kiam Zana estis rakontante ion vespermangante ie en \u0109irka\u016djo, preska\u016d eksterurbe, ekvolis alparoli ironie ke li konsideris bona ke anka\u016d Pri\u015dtina moderna virino finfine estas supermodernigita \u0109irka\u016dbrakinte la plejn anta\u016denirintaj standardojn (je deveno de elitoj de Okcidento).<br \/>\nKial anka\u016d la albana socio ne havu standardojn, kial \u011di ne estu armeo de \u201csocio-klonoj\u201d, produkto de la moderna elito. Kial ne havu anka\u016d Pri\u015dtina sian version de la \u201cSekso kaj la urbo\u201d, poste anka\u016d Tirana, kial postrestantu Tirana urbanoj.<br \/>\nSed li bone sciis ke tio estis freneza\u0135o alveninta el la surfaco pro lia \u0109agreno, pro lia enuo. Sciis ke tio estis simple purega freneza\u0135o sia.<\/p>\n<p>Li ne volus vundi \u015din iam ajn, neniel, pro nenio en \u0109i tiu mondo, tial anka\u016d apena\u016d eldiru iun vorton pro kio \u015di eksentus sin malbone. Anka\u016d \u015di estis dirinta la samon koncerne la \u201cvundi\u011don\u201d. Li envere estis sentinta la beda\u016dron en \u015dia \u0109irkaubrako kaj, ekde tiu momento, kvaza\u016d ekamis \u015din pli. Amis tiel kiel \u015di estis, kun \u0109iuj \u015diaj konceptoj kaj skizoj pri la mondo, ekamus eble la tutan vivon. E\u0109 li kvaza\u016d provis malpezigi \u015dian konscion dirante: \u201cse mi vundi\u011dos, tio okazos \u0109ar mi estos vundinta min mem, via afero tute ne estas malfrua, kontra\u016de&#8230; kaj estas tre dankema por tio, neniu devigos nin korturmenti\u011di kaj \u0109irka\u016d \u011di, ni mem devas kontroli nian mondon de sentimentoj, la revoj estas ja revoj, la realo apena\u016d povas esti fabuleca, tiel ni ne estas infanoj kaj nek Disnilando, a\u016d ne&#8230;\u201d.<\/p>\n<p>***<br \/>\nLi elrevi\u011dis kaj rivelis ke nenio estis revo, estis nur li konfuzita, kuntirita pro la doloro.<br \/>\nRestadis tiel tutan anta\u016dtagon, meditadis ku\u015dante. Havis la trankvilon, solecon, aromon de la floroj de la balkono kaj larmojn&#8230;\u011dis \u015di revenu. Iom sin etendis eksteren en la balkono, kie li envere vidis la seki\u011dantajn \u015duojn.<br \/>\nLia menso iris al Vlora kaj sia patrino, \u0109e fratino Ujeza kaj decidis denove reveni en Vlora dum kelkaj tagoj. Kial do tia sorto trafis min!- li pripensadis kvaza\u016d volus konsoli sin. Dum la foriro mi transpasos anka\u016d du-tri landojn kun la \u015duoj surpiede. Sed krom aeroporto de Rinas, mi ne sentas sekurecon alie. \u0108ar tiu dedektilo ilia por la metala\u0135oj ofte envane bruas. Kaj certe unu el tiuj knabinoj a\u016d iu junulo tre \u011dentile ordonos min sen\u015dui\u011di, zorgeme surmetos la \u015duojn sur aparato sed mi apena\u016d rezignos de ili.<br \/>\nKiel infano kun larmi\u011dintaj okuloj li \u0135uris ke konservos la \u015duojn tutan vivon. \u0134uris ke li zorgos pri ili, anka\u016d povus fari ion ajn kun ili. Ili jam estis la simbolecaj \u015duoj de sia amo. Kvaza\u016d la \u015duoj transformi\u011dis al io pro kio li donacus volonte sian koron, plej belajn sentojn, donacus \u0109ion kion li havis, por kiuj li \u0109irka\u016dbrakis la solecon. Sed ne, ne bezonatos, la \u015duoj ekscios lian sakrificon, neniam postulos de li ion.<br \/>\nLi konservos ilin por\u0109iame en sia dormo\u0109ambro, tie en Birmingamo. Eble en la plej malgranda muzeo de la mondo, muzeo kun ununura ekspona\u0135o trans la montrofenestro- \u015diajn adia\u016dajn \u015duojn. Neniu ekscios, nur li kaj la \u015duoj, ke kio estis en sia koro. La lasta kozo petota de kelkiu estos ke, kiam li forpasos al la transa mondo, oni entombigu lin kune kun ili, survestite.<br \/>\nPer tiome Zgjim estis konvinkite ke li neniun enuigos &#8211; tial sendube estos ununura sia demando, la lasta sia deziro.<br \/>\nEn tia stato estis alveninta Zgjim, al li la mondo \u015dajnis rifu\u011dota por\u0109iame en la gor\u011doj de tiuj \u015duoj, \u015dajnis ke li postrestos soleca por la tuta vivo. Aliflanke, kvaza\u016d li apena\u016d kontra\u016dus se li perdus la koron pro io inda, \u015di estis \u0109io, pli ol unu revo. Zana estis la princino de siaj son\u011doj, sendepende de la cirkonstrancoj kaj la realo. Tiel li komprenis sian \u201cmondon\u201d de la amo, tiel li estis knedita en sia koro per revoj dumjare, tiel li kredis kun la tuta koro kaj rezono.<br \/>\nVespere forirante, li ne diris \u201cAdia\u016d\u201d&#8230; ne diris iun dol\u0109an vorton, lia vo\u0109o estis premita pro doloro kaj malmoleco, nek li \u0109irka\u016dbrakis \u015din. Tiel blokita pro la doloro li ne sukcesis disi\u011di dignece. Nek \u015di diris ion, stoikece trankvila kaj silenta, fiksita pro la beda\u016dro, kondukis lin senlarme. Tamen Zgjim unuafoje esploris ke \u015dia viza\u011do estis pali\u011dinta, ne plu aperis tiu dol\u0109a rideto, la an\u011delaj okuloj ne plu havis brilon. \u0108u \u015di estis konscii\u011dinta, kvaza\u016d estis kompreninta iome ke \u201cnevole\u201d \u015di estis erarinta!<br \/>\n\u201cLa virina koro similas al oceano plenplene de sekretoj&#8230;\u201d, li apena\u016d povis scii tion. Tamen li deziris ke tio estu tiel, ke \u015dia \u201cmemkonscii\u011do\u201d estu vera, kvankam nenio povus malfarigxi..neniam.<\/p>\n<p><em>Enesperantigis Bardhyl Selimi<\/em><\/p>\n<div id=\"attachment_5808\" style=\"width: 1010px\" class=\"wp-caption alignnone\"><a  href=\"https:\/\/letrat.eu\/wp-content\/uploads\/2020\/03\/Pieke-Bergmans-Totally-in-Love-2014.jpg\" data-rel=\"lightbox-gallery-0\" data-rl_title=\"\" data-rl_caption=\"\" title=\"\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" aria-describedby=\"caption-attachment-5808\" class=\"size-full wp-image-5808\" src=\"https:\/\/letrat.eu\/wp-content\/uploads\/2020\/03\/Pieke-Bergmans-Totally-in-Love-2014.jpg\" alt=\"\" width=\"1000\" height=\"1380\" srcset=\"https:\/\/letrat.eu\/wp-content\/uploads\/2020\/03\/Pieke-Bergmans-Totally-in-Love-2014.jpg 1000w, https:\/\/letrat.eu\/wp-content\/uploads\/2020\/03\/Pieke-Bergmans-Totally-in-Love-2014-217x300.jpg 217w, https:\/\/letrat.eu\/wp-content\/uploads\/2020\/03\/Pieke-Bergmans-Totally-in-Love-2014-742x1024.jpg 742w, https:\/\/letrat.eu\/wp-content\/uploads\/2020\/03\/Pieke-Bergmans-Totally-in-Love-2014-768x1060.jpg 768w\" sizes=\"auto, (max-width: 1000px) 100vw, 1000px\" \/><\/a><p id=\"caption-attachment-5808\" class=\"wp-caption-text\">Pieke Bergmans &#8211; &#8220;Totally in Love&#8221;, 2014<\/p><\/div>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><span style=\"color: #808080;\">Miq t\u00eb dashur e t\u00eb respektuar, uroj ta keni gjetur rishtas &#8220;qet\u00ebsin\u00eb e \u00e7lodhjen&#8221; pas buj\u00ebs festive, uroj q\u00eb m\u00eb n\u00eb fund veshet tuaj (sikur dhe vesh\u00ebt e mi, anise sikur ende m\u00eb ushton koka, e them pa shaka) t\u00eb jen\u00eb &#8220;rehatuar nga \u00e7menduria e fishekzjarreve&#8221; (sipas statistikave publikuar n\u00eb TV-n\u00eb holandeze, n\u00ebse s&#8217;gabohem p\u00ebr numrin tani, pati k\u00ebsaj radhe rreth 8000 incidente me fishekzjarret, dhe rreth 200-300 arrestime, kishte dhe nj\u00eb shenj\u00eb p\u00ebr mir\u00eb, shifrat na qenkan nj\u00eb &#8220;grim\u00eb&#8221; m\u00eb t\u00eb vogla sesa vitin e shkuar !)<\/span><br \/>\n<span style=\"color: #808080;\">Edhe nj\u00eb her\u00eb: Urime p\u00ebr k\u00ebt\u00eb nd\u00ebrrim motesh, nj\u00eb fillimvit sa m\u00eb t\u00eb mbar\u00eb n\u00eb t\u00eb gjitha frontet e jet\u00ebs, qoft\u00eb ky nj\u00eb vit plot suksese, mbar\u00ebsi e mir\u00ebqenie p\u00ebr Ju, p\u00ebr familjen tuaj, p\u00ebr bot\u00ebn q\u00eb na rrethon&#8230; p\u00ebr t\u00eb gjith\u00eb ata q\u00eb Ju i doni dhe ju don\u00eb!<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #808080;\">***<\/span><br \/>\n<span style=\"color: #808080;\">K\u00ebt\u00eb q\u00eb po e ndaj\u00eb me ju, s&#8217;po e &#8220;ndaj\u00eb&#8221; p\u00ebr lexim, pasi s&#8217;\u00ebsht\u00eb madje as &#8220;shqip&#8221; si\u00e7 e shihni, \u00ebsht\u00eb n\u00eb Esperanto, por m\u00eb shum\u00eb desha ta &#8220;ndaj\u00eb&#8221; si fal\u00ebnderim p\u00ebr konsiderat\u00ebn&#8230; dhe si surpriz\u00eb q\u00eb e gjeta n\u00eb post\u00ebn time, si fal\u00ebnderim e mir\u00ebnjohje p\u00ebr p\u00ebrkthyesin z. Selimi, p\u00ebr \u00e7do gj\u00eb q\u00eb ai b\u00ebn p\u00ebr neve shqiptar\u00ebt, i impenjuar s\u00eb bashku me panteonin e miqve t\u00eb vet anemban\u00eb bot\u00ebs, me miqt\u00eb esperantist\u00eb nga e gjith\u00eb bota.<\/span><br \/>\n<span style=\"color: #808080;\">Me aktivitetin e vet ai tash e sa koh\u00eb nd\u00ebrton ura miq\u00ebsie, ura jo me 1, 2 a 3 harqe nd\u00ebrkulturore&#8230; por ndoshta m\u00eb mir\u00eb t\u00eb thuhet ura moderne pa &#8220;harqe&#8221; fare q\u00eb e lidhin bot\u00ebn, duke shk\u00ebmbyer idet\u00eb, idealizmat dhe vizionet p\u00ebr nj\u00eb bot\u00eb m\u00eb t\u00eb mir\u00eb e m\u00eb t\u00eb pasur, duke mundesuar q\u00eb t\u00eb promovohen vlerat tona humaniste dhe aso kulturore, duke p\u00ebrcjellur mesazhe, evente dhe gjith\u00e7ka brenda korniz\u00ebs s\u00eb mund\u00ebsive personale, q\u00eb t\u00eb njihet bashk\u00ebsia e esperantisteve me gj\u00ebra t\u00eb bukura t\u00eb tradit\u00ebs dhe t\u00eb trash\u00ebgimis\u00eb kulturore shqiptare, duke u &#8220;nj\u00ebsuar&#8221; me reciprocitetin, duke u p\u00ebrafruar zemrat, duke u b\u00ebr\u00eb bashk\u00eb rrahje zemrash t\u00eb sinqerta nga gjith\u00eb bota&#8230; per ta prekur sadopak kultur\u00ebn ton\u00eb, at\u00eb q\u00eb \u00ebsht\u00eb e jona &#8211; t\u00eb cil\u00ebn m\u00eb s\u00eb miri do ta shpalosnim ne vet\u00eb, m\u00eb par\u00eb se \u00e7&#8217;mund ta b\u00ebjn\u00eb bota p\u00ebr ne!<\/span><br \/>\n<span style=\"color: #808080;\">Natyrisht k\u00ebtu s&#8217;ia dal t&#8217;i them kurr\u00eb t\u00eb gjitha, zor t\u00eb kap\u00ebrthehen n\u00eb nj\u00eb paragraf, por ja nj\u00eb ilustrim t\u00eb vog\u00ebl, psh. shkrimi &#8220;K\u00ebpucet e Lamtumires&#8221; n\u00eb Esperanto do t&#8217;publikohet n\u00eb revisten PENSEO, e cila drejtohet e mir\u00ebmbahet &#8220;online&#8221; nga nj\u00eb mik i tij nga Kina &#8211; ja pra, z. Selimi ka mund\u00ebsuar p\u00ebr mjaft esperantist\u00eb nga Kina e madhe (pothuaj sa gjysma e bot\u00ebs, th\u00ebn\u00eb figurativisht &#8211; si dhe p\u00ebr t\u00eb tjer\u00ebt nga e gjithe bota) ta &#8220;prekin&#8221; sadopak horizontin ton\u00eb dhe laryshine kulturore, ta lexojn\u00eb dhe nj\u00eb tregim m\u00eb tep\u00ebr&#8230; t\u00eb shqipes, k\u00ebsaj radhe duke m\u00eb nderuar mua.<\/span><br \/>\n<span style=\"color: #808080;\"><em>(S. Guraziu, 2 Janar 2012)<\/em><\/span><\/p>\n<p>&#8211; &#8211; &#8211;<\/p>\n<p><span style=\"color: #808080;\">[ <strong>shkrimi m\u00eb i &#8220;lexuar&#8221;&#8230; i t\u00eb gjitha koh\u00ebrave<\/strong> ]<\/span><\/p>\n<p><span style=\"color: #808080;\">&#8230;titulli m\u00eb lart ting\u00ebllon gjoja si &#8220;kuriozitet&#8221;, por s&#8217;b\u00ebj shaka, ja p\u00ebrse &#8211; n\u00eb v. 2012 shkrimi &#8220;K\u00ebpucet e Lamtumires&#8221;, i p\u00ebrkthyer n\u00eb Esperanto nga Bardhyl Selimi, Tiran\u00eb, ashtu fare rast\u00ebsisht qe publikuar n\u00eb revisten e esperantist\u00ebve kinez &#8220;Penseo&#8221; (infoja rreth publikimit m\u00eb pati ardhur si surpriz\u00eb n\u00eb email) &#8211; di q\u00eb 120 vende t\u00eb bot\u00ebs kan\u00eb shoqata e organizata q\u00eb merren me Esperanto, di q\u00eb esperanto-lexuesit (par\u00eb globalisht) mund t&#8217;jen\u00eb m\u00eb shum\u00eb n\u00eb num\u00ebr sesa popullsia komplete e Shqip\u00ebris\u00eb, nuk di sa esperantist\u00eb i ka Kina&#8230; por duke u nisur q\u00eb Kina ka popullsi t\u00eb madhe (pothuaj sa gjysma e bot\u00ebs, th\u00ebn\u00eb kjo figurativisht), at\u00ebher\u00eb sa p\u00ebr shkrimet e mia padyshim ky do jet\u00eb shkrimi m\u00eb i &#8220;lexuar&#8221; ndonj\u00ebher\u00eb : )<\/span><br \/>\n<span style=\"color: #808080;\"><em>(sg &#8211; ap, mars 2020)<\/em><\/span><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>La adia\u016daj \u015duoj Senad Guraziu, 2012 (Enesperantigis Bardhyl Selimi) \u201cLa virina koro similas al oceano plenplene de sekretoj&#8230;\u201d &#8211; Titanic La vespero havis ion vintrecan en si mem, tion Zgjim ne komprenis sed li havis ian senton kvaza\u016d tio estis&hellip; <a href=\"https:\/\/letrat.eu\/?p=5810\" class=\"more-link\">Lexo <span class=\"meta-nav\">&rarr;<\/span><\/a><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[9,11],"tags":[],"class_list":["post-5810","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-humoreska","category-lingua"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/letrat.eu\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/5810","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/letrat.eu\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/letrat.eu\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/letrat.eu\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/letrat.eu\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=5810"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/letrat.eu\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/5810\/revisions"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/letrat.eu\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=5810"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/letrat.eu\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcategories&post=5810"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/letrat.eu\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Ftags&post=5810"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}