SG – La adiaŭaj ŝuoj, 2012 (Enesperantigis Bardhyl Selimi)

La adiaŭaj ŝuoj
Senad Guraziu, 2012 (Enesperantigis Bardhyl Selimi)

La virina koro similas al oceano plenplene de sekretoj…” – Titanic

La vespero havis ion vintrecan en si mem, tion Zgjim ne komprenis sed li havis ian senton kvazaŭ tio estis vespero du-tri tagojn antaŭ Kristnasko, vespero kun neĝoflokoj ie en Birmingamo, de kie li venis. Pasis jam 7-8 jaroj ke li vivas tie. Tamen ne, tio estis freŝa septembra vespero, ordinara Priŝtina vespero. Bazite sur la mesaĝoj de Zana, tio estis la dua tago je freŝeco post kelkaj monatoj da sekeco kaj varmego.
Fakte, la Kosova ĉefurbo, asfiksite pro betono, estis same tiel asfiksite de pulvoro. Simile al la semajno antaŭe, al la monato pli frue. Tamen pluvetis – laŭ Zana. Ne mencio pri la pluvo post tiom da monatoj plene de varmego povus konsideriĝi kiel ia falsigo… aŭ klara mensogo de ĉi tiu rakonto.
La butiko kie ili alvenis ne estis speciale por la ŝuoj. Mem Zgjim ne certis ĉu ĝi povus nomiĝi “butiko”, ia Jumbo-butiko, ia ega-super-butiko… Ia ĉina malplenigita fabriko transformiĝinte al butiko por ĉiuj varoj kune de Rumanio, Ĉinio, Bulgario, Turkio… Ĉiuj markoj “nemerkataj” je la stilo laŭĉina arigitaj en unu loko.
La plej granda butiko de la postmilita Eŭropo por konfortaj ŝuoj, kvankam tie oni vendis ne nur ŝuojn. Iun pli grandan, samkiel iun butiko – deponejon sen randoj, li neniam estis vidinta dum sia vivo.
Pli da spaco ne postulas eĉ la foiro de Frankfurto, nek iu Aero-Montrejo en Parizo, nek mem “ la seksoludiloj” en la foiro de Londono, Amsterdamo, Tokio – li pripensis ridetante dum li rigardadis la longajn ŝrankojn senlimajn de la butiko.
La trafiko estis same asfiksita, kelkaj paŝoj ankaŭ la ĥaoso de la urba kolono reflektiĝis denove sur la vitroj, kvazaŭ denove tiu enuigita virino de la preterpasanta aŭto malrektiĝis sur ties vitro. Sed al Zgjim plaĉis “la malrapideco”, li neniom ĉagreniĝis pro la trafiko, ĉar tiuj momentoj ĉiam pli multe elektriziĝis per sia romantikeco, profumo.

Li eĉ ne atentis pri io alia ekstere. La tuta lia mondo, fizike, anime kaj mense estis tie en la aŭtovesto. La muziko estis ne nur konsolo por la trafikdenseco kaj pro fakto ke la aŭtoj estis degenerintaj kiel la konfuzitaj testudoj de la parko en Germio, la muziko samtiel estis ia trankviligilo de iliaj sentoj.
Zana mem provis kelkfoje trovi ion pli “agrablan”. Lastan fojon, tuŝinte la butonojn..ŝi signogestis ankaŭ al li ke finfine estis kontenta pro la melodio. Nek ŝi estis streĉita, kontraŭe, tre rilaksita. Aspektis kiel iom malpeza, kiel kotona bela masko, kiel Barbi-pupo sidanta ne tie en la sidloko sed suspende en la aero. Fojfoje ridetis, per unu mano sur la stirilo kaj la alian ŝi enigis inter liaj manplatoj, rigardis lin kaj donacis la tutan rideton nur al li.
Tion ŝi diris per la plej dolĉaj okuloj de la mondo, per la plej belaj kiujn Zgjim estis iam vidinta.

***
Tiun vesperon, Zana aĉetis por li la adiaŭajn ŝuojn, aŭ pli precize, ili aĉetis kune. Ŝi preskaŭ insistis, kvazaŭ tiom multe estis entuziasmigita por aĉeti ŝuojn por li. Zgjim apenaŭ povis kontraŭstari al iu Zana, kiel oni povus kontraŭstari la esprimaĵon de ŝia vizaĝo, kiu brilis kaj lumplenigis tutan lian estaĵon.
Al Zgjim tio ŝajnis anĝela vizaĝo sur la pentraĵoj, pura, hela, varma. Ne ŝajnis tiel nur ĉar li amis ŝin, nur ĉar li sentis pri ŝi. Laŭ li, ŝia rideto iel tiel donis lumon ankaŭ al la vojo antaŭen, eble pli ol la aŭtoprojektiloj. Ŝi mem estis tia, simple pro naturo estis bela estaĵo, freŝa, satigita je dolĉeco. Ŝia voĉo, la varmeco de la rideto tenis lin, ekde tagoj, “ebriita”, neniel mensklara. Sed nun la dolĉa voĉo sorĉigis ŝin eksterordinare kaj la sonoj de “La sekreta ĝardeno” elektitaj de ŝi, kvazaŭ retroiris surfone por ke profunde rifuĝu ie en la malnovaj ŝuoj survestitaj, aĉetitaj antaŭ du monatoj. Post kelkaj momentoj, oni donacus novajn ŝuojn, kiujn li bone sciis ke estos la adiaŭaj ŝuoj.

Tamen Zana ne sciis ĉi tiun detalon.
Kaj kun la ĉagreno ĝisrande maskita, li ĵuris ke survestus ilin ĝuste tiun tagon de la ekiro, tagon de la adiaŭo, kvankam la precizan tagon ne sciis. Li sciis ke sin disigus de kelkiu multe amata de li, por kiu li eĉ mortus. La tutan vivon li ekspektis renkonti ŝin, li povus morti en kiu ajn tempo por ŝi. Tiom li sciis nun, kaj kvazaŭ ne volis scii ion pli.
Sed li sciis ankaŭ ke neniam rilatus kun ŝi eble serioze. Zgjim kredis en la amo, kredis tre multe. La pasinto de Zana, tion kvazaŭ igis neebla. Kvazaŭ io estis stampinta ĉe li ke tio simple “kredis al nenio”, kvazaŭ io el ŝia sonĝo estis balanciĝinta iamtempe, estis malaperinta. Ne sentis ŝi pri serioza rilato krom la bedaŭro. Li tion sciis, eĉ sentis, bone komprenis.
Zana havis vundiĝintan koron du-tri fojojn kaj apenaŭ “aŭdacis” ekpensi pri la amo, tio kvazaŭ terurigis. Zgjim estis aŭdinta ĉiujn ties “historiojn”, nun estis nur bonsortulo por ricevi la ŝuojn. Estis bonsortulo ekĝui dum kelkaj tagoj la profumon kaj la varmecon ŝian. Ŝi farus ĉion por li, donacus ĉion dum kelkaj tagoj, kaj eĉ la “koron”. Ne nur ĉar mem ŝi nenion perdus, sed ankaŭ ĉar ŝi eksentis iom da bedaŭro, ŝi konis koron de li.
Zana simple estis manipulinta “iom” per liaj sentoj. Estis manipulinta ankaŭ lin, samkiel ankaŭ sin, ne volante vundigi- aŭ, ne pensante bone ke ŝi povus vundigi. Volis ekhavi la vivon kiel ŝi perceptis ĝin, plenigi ĝin per travivaĵoj kiuj estis ne eblaj kiam ne estis “libera”. Por ŝi ĉio estis tiel kiel estis, fluaĵo de la vivorivero.
La konatiĝo kun Zgjim estis samtiel ia “someramo”, spontanea aventuro, “por plezuro” kiel ofte diradis ĉi tiun esprimaĵon en la konversacioj, rilate al ĉio.
Lastajn monatojn ŝi estis elvolvinta kelkajn siajn revojn al li. Parolis longe pri siaj disfaloj kaj nesorteco. Aŭ pli ĝuste: parolis pri ĉio, pri miliono da sekretoj. Eĉ ankaŭ pri la plej kaŝitaĵojn de sia koro, krom du-aŭ tri kozoj silentigitaj. Ekzemple, ŝi ne rivelis la motivon de la “riĉeco”, kiu nun estis la centra moviga forto de sia amo.
Rivelis nek la fakton ke li ne estis la sola pormomente “amikeca rilato”. Do, la ĉefajn kozojn ŝi ja ne menciintis. Ne ĉar Zgjim estis naivulo, sed post longaj monatoj de interŝanĝo de sekretoj ankaŭ Zana havis okazon ekkoni lian koron. Tiumomente, rememoris pri maljunulino de “Titaniko” de James Cameron, la tuta filmo fakte estis ia konfeso de la bela protagonistino, nun en profunda maljuneco, surborde de la esplora ŝipo. Rememoris pri ŝiaj vortoj, “la koro de la virino similas al oceano plene de sekretoj, sennombraj sekretoj kaŝitaj en ties koro”.
Plimalpli, por Zgjim ĉio estis klarigite. Ekzistis nur iom da diferenco inter la realaĵoj kaj iliaj mondkonceptoj, li apenaŭ havis motivojn nek kondiĉojn, li povis ami ankaŭ tiel envane, senpostuleme.
Tiel kiel iris la aferoj, li simple devus kontentiĝi je tiome, pluresti amikoj..sed ankaŭ “amikoj” dividantaj la sekretojn kaj plezuraĵojn, kiun ajn sekreton. Kial ne eĉ pli ol tiom, se bezonate. Laŭ Zana tio estis amikeco kaj “ameco” moderna, kune. Io, ke se vi havas liberon kaj ne ekzistas rezono por plipretendi, ne estas malebla.
Zana, en multaj aferoj, kvazaŭ estis “erare influita” de serialoj je tipo “Sekso kaj la urbo”. Kvankam ne estis tiel, Zgjim simple maĉadis tion en sia kapo. Se oni paraleligus la “antaŭenirintan feminismon” de Novjorka libera virino al la kliŝeoj de la “Moderna Familio”, eble oni akirus la Priŝtinan version de la “Sekso kaj la urbo”, kaj kial ne, ankaŭ Tirana-n version. Nin ŝajnigus ke “la libero” neniel estis malrektiĝinta en ŝiaj revoj, kaj nek “reflektita” malbone en la realo de la Kosova metropolo. Ĝiaj standardoj koincidus finfine al la “idealistiko”, al la Novjorka utopismo pri la etikoj altruditaj de la “eliteca aristokratio”, ĉar ĉio absorbiĝas aŭ falas en la centran standardon de la naturo mem- de la porekzista milito.
La naturo kaj la elituloj de la okcidenta avangardo, certe, ekiras de la samaj premisoj. Ekzemple, en la Naturo, ĉio diktita de ĝiaj leĝoj konsistas en tio, kiel atingi la statuson de la “leonino” aŭ “leono”, poste oni povas piedpremi ĉiujn normojn kaj leĝojn de la ekosistemo, povas ilin neglegti, redizajni..eksperimenti laŭplaĉe kaj laŭ kiu ajn ideo en la kapoj de la leoneca elito. La aristokrata elito kreas modernan homon en Novjorko, Parizo, Londono, Tokio… modernan homon kiel ni konas, kiel ĝi prezentiĝas en la serialoj, en la filmoj de Holivudo, en la romanoj, reklamoj en miliono da revuoj de la mondo.
Kreas ĝin diktante la normojn, etikojn, emojn, politikojn, kulturon, modon kaj ĉion, milionon da kozoj, sennombre da kozoj. Ankaŭ la “Moderna Familio” kaj kiu ajn versio plej antaŭenirinta el la Priŝtina morgaŭo, la samon faras, kompreneble laŭ Kosova “rimeno kaj poŝo” koncerne la antaŭenirojn. La samon faras ankaŭ Top Channel per ties neoriginaleco (estu eĉ la unuaj en ĝia klaso kiel kopiulo) per mil kaj unu kopiaĵoj, “luaĵoj” kaj plagiataĵoj. Tamen ne nur ili, la leganto mem analizu iom pli profunde mem la nomon TV-Klan kaj tuj klariĝos, ne bezonante pluen analizi. La samon faras Arjan Ĉani per sia “Libera Zono” elsarkante la vojon al la eliteca junularo, hardante ties modernajn “standardojn”. Tiel agas ankaŭ MTV je nivelo tuteŭropeca ekde la jaroj 90… se mi ne eraras pri ilia iniciato.
Tiel diktas la reguloj de kiu ajn antaŭenirinta socio, same en Parizo, en Priŝtina, en Birmingamo. Je vortokaze, estus absurda se tio koncernus al la montaranoj de Qyqalla, aŭ malriĉuloj tie kie bojas la hundoj de Rezalla, ke oni proponu ideojn al la Priŝtina leoneca elito… Aŭ el la kotplenaj getooj de Tirana, kelkiu kiel virkoko vendu siajn mensoglobetojn kvazaŭ kaprofekaĵojn de la kooperativo de Llakatundo al la elituloj de Bloko-kvartalo, bah, sensensaĵo!
Zgjim apenaŭ estis “ŝokigite” de iu ajn detalo de la kono pri la realo, nek de la kozosekvado koncerne lian romancon, sed ĉiam pli, tagon post tago, li sentis sin trafite de abrupta doloro. Kvazaŭ li estis konvinkite ke neniam eskapus al sia nesorteco. Iumomente, kiam Zana estis rakontante ion vespermangante ie en ĉirkaŭjo, preskaŭ eksterurbe, ekvolis alparoli ironie ke li konsideris bona ke ankaŭ Priŝtina moderna virino finfine estas supermodernigita ĉirkaŭbrakinte la plejn antaŭenirintaj standardojn (je deveno de elitoj de Okcidento).
Kial ankaŭ la albana socio ne havu standardojn, kial ĝi ne estu armeo de “socio-klonoj”, produkto de la moderna elito. Kial ne havu ankaŭ Priŝtina sian version de la “Sekso kaj la urbo”, poste ankaŭ Tirana, kial postrestantu Tirana urbanoj.
Sed li bone sciis ke tio estis frenezaĵo alveninta el la surfaco pro lia ĉagreno, pro lia enuo. Sciis ke tio estis simple purega frenezaĵo sia.

Li ne volus vundi ŝin iam ajn, neniel, pro nenio en ĉi tiu mondo, tial ankaŭ apenaŭ eldiru iun vorton pro kio ŝi eksentus sin malbone. Ankaŭ ŝi estis dirinta la samon koncerne la “vundiĝon”. Li envere estis sentinta la bedaŭron en ŝia ĉirkaubrako kaj, ekde tiu momento, kvazaŭ ekamis ŝin pli. Amis tiel kiel ŝi estis, kun ĉiuj ŝiaj konceptoj kaj skizoj pri la mondo, ekamus eble la tutan vivon. Eĉ li kvazaŭ provis malpezigi ŝian konscion dirante: “se mi vundiĝos, tio okazos ĉar mi estos vundinta min mem, via afero tute ne estas malfrua, kontraŭe… kaj estas tre dankema por tio, neniu devigos nin korturmentiĝi kaj ĉirkaŭ ĝi, ni mem devas kontroli nian mondon de sentimentoj, la revoj estas ja revoj, la realo apenaŭ povas esti fabuleca, tiel ni ne estas infanoj kaj nek Disnilando, aŭ ne…”.

***
Li elreviĝis kaj rivelis ke nenio estis revo, estis nur li konfuzita, kuntirita pro la doloro.
Restadis tiel tutan antaŭtagon, meditadis kuŝante. Havis la trankvilon, solecon, aromon de la floroj de la balkono kaj larmojn…ĝis ŝi revenu. Iom sin etendis eksteren en la balkono, kie li envere vidis la sekiĝantajn ŝuojn.
Lia menso iris al Vlora kaj sia patrino, ĉe fratino Ujeza kaj decidis denove reveni en Vlora dum kelkaj tagoj. Kial do tia sorto trafis min!- li pripensadis kvazaŭ volus konsoli sin. Dum la foriro mi transpasos ankaŭ du-tri landojn kun la ŝuoj surpiede. Sed krom aeroporto de Rinas, mi ne sentas sekurecon alie. Ĉar tiu dedektilo ilia por la metalaĵoj ofte envane bruas. Kaj certe unu el tiuj knabinoj aŭ iu junulo tre ĝentile ordonos min senŝuiĝi, zorgeme surmetos la ŝuojn sur aparato sed mi apenaŭ rezignos de ili.
Kiel infano kun larmiĝintaj okuloj li ĵuris ke konservos la ŝuojn tutan vivon. Ĵuris ke li zorgos pri ili, ankaŭ povus fari ion ajn kun ili. Ili jam estis la simbolecaj ŝuoj de sia amo. Kvazaŭ la ŝuoj transformiĝis al io pro kio li donacus volonte sian koron, plej belajn sentojn, donacus ĉion kion li havis, por kiuj li ĉirkaŭbrakis la solecon. Sed ne, ne bezonatos, la ŝuoj ekscios lian sakrificon, neniam postulos de li ion.
Li konservos ilin porĉiame en sia dormoĉambro, tie en Birmingamo. Eble en la plej malgranda muzeo de la mondo, muzeo kun ununura eksponaĵo trans la montrofenestro- ŝiajn adiaŭajn ŝuojn. Neniu ekscios, nur li kaj la ŝuoj, ke kio estis en sia koro. La lasta kozo petota de kelkiu estos ke, kiam li forpasos al la transa mondo, oni entombigu lin kune kun ili, survestite.
Per tiome Zgjim estis konvinkite ke li neniun enuigos – tial sendube estos ununura sia demando, la lasta sia deziro.
En tia stato estis alveninta Zgjim, al li la mondo ŝajnis rifuĝota porĉiame en la gorĝoj de tiuj ŝuoj, ŝajnis ke li postrestos soleca por la tuta vivo. Aliflanke, kvazaŭ li apenaŭ kontraŭus se li perdus la koron pro io inda, ŝi estis ĉio, pli ol unu revo. Zana estis la princino de siaj sonĝoj, sendepende de la cirkonstrancoj kaj la realo. Tiel li komprenis sian “mondon” de la amo, tiel li estis knedita en sia koro per revoj dumjare, tiel li kredis kun la tuta koro kaj rezono.
Vespere forirante, li ne diris “Adiaŭ”… ne diris iun dolĉan vorton, lia voĉo estis premita pro doloro kaj malmoleco, nek li ĉirkaŭbrakis ŝin. Tiel blokita pro la doloro li ne sukcesis disiĝi dignece. Nek ŝi diris ion, stoikece trankvila kaj silenta, fiksita pro la bedaŭro, kondukis lin senlarme. Tamen Zgjim unuafoje esploris ke ŝia vizaĝo estis paliĝinta, ne plu aperis tiu dolĉa rideto, la anĝelaj okuloj ne plu havis brilon. Ĉu ŝi estis konsciiĝinta, kvazaŭ estis kompreninta iome ke “nevole” ŝi estis erarinta!
“La virina koro similas al oceano plenplene de sekretoj…”, li apenaŭ povis scii tion. Tamen li deziris ke tio estu tiel, ke ŝia “memkonsciiĝo” estu vera, kvankam nenio povus malfarigxi..neniam.

Enesperantigis Bardhyl Selimi

Pieke Bergmans – “Totally in Love”, 2014

 

Miq të dashur e të respektuar, uroj ta keni gjetur rishtas “qetësinë e çlodhjen” pas bujës festive, uroj që më në fund veshet tuaj (sikur dhe veshët e mi, anise sikur ende më ushton koka, e them pa shaka) të jenë “rehatuar nga çmenduria e fishekzjarreve” (sipas statistikave publikuar në TV-në holandeze, nëse s’gabohem për numrin tani, pati kësaj radhe rreth 8000 incidente me fishekzjarret, dhe rreth 200-300 arrestime, kishte dhe një shenjë për mirë, shifrat na qenkan një “grimë” më të vogla sesa vitin e shkuar !)
Edhe një herë: Urime për këtë ndërrim motesh, një fillimvit sa më të mbarë në të gjitha frontet e jetës, qoftë ky një vit plot suksese, mbarësi e mirëqenie për Ju, për familjen tuaj, për botën që na rrethon… për të gjithë ata që Ju i doni dhe ju donë!

***
Këtë që po e ndajë me ju, s’po e “ndajë” për lexim, pasi s’është madje as “shqip” siç e shihni, është në Esperanto, por më shumë desha ta “ndajë” si falënderim për konsideratën… dhe si surprizë që e gjeta në postën time, si falënderim e mirënjohje për përkthyesin z. Selimi, për çdo gjë që ai bën për neve shqiptarët, i impenjuar së bashku me panteonin e miqve të vet anembanë botës, me miqtë esperantistë nga e gjithë bota.
Me aktivitetin e vet ai tash e sa kohë ndërton ura miqësie, ura jo me 1, 2 a 3 harqe ndërkulturore… por ndoshta më mirë të thuhet ura moderne pa “harqe” fare që e lidhin botën, duke shkëmbyer idetë, idealizmat dhe vizionet për një botë më të mirë e më të pasur, duke mundesuar që të promovohen vlerat tona humaniste dhe aso kulturore, duke përcjellur mesazhe, evente dhe gjithçka brenda kornizës së mundësive personale, që të njihet bashkësia e esperantisteve me gjëra të bukura të traditës dhe të trashëgimisë kulturore shqiptare, duke u “njësuar” me reciprocitetin, duke u përafruar zemrat, duke u bërë bashkë rrahje zemrash të sinqerta nga gjithë bota… per ta prekur sadopak kulturën tonë, atë që është e jona – të cilën më së miri do ta shpalosnim ne vetë, më parë se ç’mund ta bëjnë bota për ne!
Natyrisht këtu s’ia dal t’i them kurrë të gjitha, zor të kapërthehen në një paragraf, por ja një ilustrim të vogël, psh. shkrimi “Këpucet e Lamtumires” në Esperanto do t’publikohet në revisten PENSEO, e cila drejtohet e mirëmbahet “online” nga një mik i tij nga Kina – ja pra, z. Selimi ka mundësuar për mjaft esperantistë nga Kina e madhe (pothuaj sa gjysma e botës, thënë figurativisht – si dhe për të tjerët nga e gjithe bota) ta “prekin” sadopak horizontin tonë dhe laryshine kulturore, ta lexojnë dhe një tregim më tepër… të shqipes, kësaj radhe duke më nderuar mua.
(S. Guraziu, 2 Janar 2012)

– – –

[ shkrimi më i “lexuar”… i të gjitha kohërave ]

…titulli më lart tingëllon gjoja si “kuriozitet”, por s’bëj shaka, ja përse – në v. 2012 shkrimi “Këpucet e Lamtumires”, i përkthyer në Esperanto nga Bardhyl Selimi, Tiranë, ashtu fare rastësisht qe publikuar në revisten e esperantistëve kinez “Penseo” (infoja rreth publikimit më pati ardhur si surprizë në email) – di që 120 vende të botës kanë shoqata e organizata që merren me Esperanto, di që esperanto-lexuesit (parë globalisht) mund t’jenë më shumë në numër sesa popullsia komplete e Shqipërisë, nuk di sa esperantistë i ka Kina… por duke u nisur që Kina ka popullsi të madhe (pothuaj sa gjysma e botës, thënë kjo figurativisht), atëherë sa për shkrimet e mia padyshim ky do jetë shkrimi më i “lexuar” ndonjëherë : )
(sg – ap, mars 2020)